TAKAISIN VALIKKOON! (KLIKKAA TÄTÄ)
Linkki Esperantolehti 4b/2024: (SIVULLA 24 TARINAA TAITEESTANI).
https://drive.google.com/file/d/1lo7k7sYzMb24nUOo5cSfxKABhYKE308v/view?usp=drive_link
ESPERANTOKSI SATUNI ALKULÄHTEILLÄ
(Sivun lopussa sadun kuvapankki, alkuperäiskuvat)
KIAL MI SKRIBAS RAKONTON?
Oni ofte demandis min, kial mi skribas
fabelon pri lando, kiu ne ekzistas kaj nomiĝas Karbujo.
La
respondo estas simpla. Mi renkontis virinon, kiu en miaj fantazioj
similis al grafino kaj kies nomo estis Talvikki. Mi enamiĝis.
Kiam mi aŭskultis ŝian rakonton pri
ŝia infanaĝo, mi vidis en mia menso knabineton, kies nomo estas
Pirolo (vintra floro en Esperanto) kaj kiu, renkontinte bonan
posedanton, fariĝis grafino laŭ sia deziro.
Ĉi tio estis la komenco de mia granda
rakonto, kiun mi verkis kaj ilustris dum pli ol 20 jaroj. La rakonto
nomiĝis Karbujo (Karba Lando). La rakonto enhavas tutan kulturon kun
sia historio. La rakonto komenciĝas kun la falo de la Kosma ovo en
tropikan ĝangalon kaj finiĝas kun la vulkana tero fendetiĝanta kaj
ĉio malaperanta. (Karbujo-provincoj estas kunigitaj de
Esperanto).
Sur mia hejmpaĝo, mi rakontas la historion skize kun
bildoj.
P.S.
Mia rakonto estis tradukita al malsamaj lingvoj kaj mirinda traduko al Esperanto estis farita de Saliko
(Raita Pyhälä).
Kiel eta speciala noto, mi ŝatus
mencii, ke inspirite de mia amiko Mikko, kiu naskiĝis blinda, mi
turnis min al la Centra Asocio de Vid Handikapuloj kaj ilia presejo
presis la verkon en Esperanto per brajlo. Eldono de kvin pecoj. Estas
malfacile imagi pli malgrandan potencialan aĉetan bazon.
Je mia ĝojo, la finna Esperantoliitto
faris kulturan akton kaj akiris la verkon por siaj kolektoj.
Salutante
Markku Sarastamo
(E-mail: sarastamo@gmail.com)
Tämä tarinani aloitti koko KARBUJO -Sadun. Tämä osio sadusta on saatavana myöskin pistekirjoituksella esperantoksi! Teoksen tulosti pistekirjoituksella Näkövammaisten Keskusliiton kirjapaino. Helsinki. Iso kiitos heille kulttuurityöstä. (Yksi kappale myyty Suomessa henkilölle, joka pystyy sen lukemaan ja osin ymmärtämään esperantoksi.)
JORMA AHOMÄKI SARASTAMON SADUSTA:
huikea elämaänsä = La grafino kaj ŝia fantasta vivo / Trad.
el la finna Raita Pyhälä. — Hämeenlinna: Markku Sarastamo, 2006.
— 92 paĝoj, il.; 300 ekz.
Malofte oni ekscias pri novaj esperantlingvaj
verkoj en Finnlando. Tamen iam kaj tiam okazas ĉi-rilate feliĉaj
surprizoj. Markku Sarastamo eksplodigis veran informan bombon. Liaj
fabelaj figuroj aventuras sur la paĝoj de nova publikaĵo ĉi-aŭtuna
La grafino kaj ŝia fantasta vivo, kiu legeblas inter la samaj
kovriloj kaj finne kaj en Esperanto. La aŭtoro estas krome artisto,
kies ilustraĵoj multkoloraj bele kompletigas la tutaĵon.
Kolomano Kalocsay antaŭ longega tempo invitis
gesamideanojn jene: “Al la lando de mil lagoj, muskaj montoj
murmurantaj, vetflugante kun la vento vokis voĉ' de Väinämöinen.”
Nun nia nova bardo montras fepotencan fabelforton, kiu tegas tutan
teron kaj taŭgas por la tutgloba vilaĝo de niaj samlingvanoj kiel
esprimas la aferon usonano Sylvan Zaft el Detroit. Preskaŭ nekonata
estas al mi ĉi tiu fantazia mondo, kiun tamen per ĉarma maniero
malfermis al mi Markku Sarastamo. La verkisto kultivas vere fekundan
vortaran kampon, sur kiu kreskas multaj raraj, tre belaj kaj koloraj
esprimoj. La tradukinto Raita Pyhälä sukcese venkis malhelpajn
ŝtonojn sur la interpretada vojo. Ambaŭ gekolegaj kunlaborantoj
meritas sinceran kaj varman gratulon. Iujn preserarojn mi simple
transsaltis, ĉar ili apartenas al flankaferetoj amataj de ĉiuj
presejaj koboldoj kaj harsplitantoj.
La ĉefrolulino estas Malgranda Pirolo, kiu dum
sia aventurriĉa vivo renkontas kaj fantaziajn kaj realajn estaĵojn.
Tutan tempon leganto plukas amuzajn kaj instruajn erojn, kiuj posedas
magnetan atentotiran kapablon. Infanoj egale kun plenkreskuloj
preskaŭ forgesas spiri dum streĉaj momentoj kaj ege entuziasme
sekvas okazintaĵojn. Por finnoj estas en la fino de la libro klariga
vortareto. Similan liston esperanteparolantoj ne bezonas. Sen hezito
kaj prokrasto revenis en mian memoron J.E. Leppäkoski, kiu tradukis
nian nacian epopeon Kalevala en Esperanton tiel brile, ke
finnoj ne bezonas por esperantlingva versio iujn klarigojn, sed por
la nacilingva eldono helpiloj estas nepre bezonataj pro arkaikaj
esprimoj.
Indas noti, ke la teksto taŭgas bonege por
bezonoj de diversaj studrondoj — precipe en Finnlando, sed ankaŭ
aliloke, kie vivas ŝatantoj de la finna lingvo. La enpaĝigo iomete
ĝenas senperan komparadon, tamen mi jam spertis, ke tiajn erojn oni
povas facile sen grandaj problemoj venki. Ege malofte ĝis nun
fabellibroj ricevis konstantan neston en miaj manoj. Tio estas
bedaŭrinda fakto. Verŝajne estus saĝe iom reĝustigi mian direkton
sur la literatura maro, ĉar Markku Sarastamo donis al mi novajn
sugestojn kaj pensojn. Indas ekkoni kaj sekvi la aventurojn de liaj
geherooj.
Jorma Ahomäki
Näin alkaa itse satu.
LA GRAFINO KAJ ŜIA FANTASTA VIVO KAJ TIEL ĈI ĜI KOMENCIĜAS:
NOKTO
EN LA FOJNEJO
En iu nebula mateno Malgranda Pirolo -la ĉefrolulino de tiu ĉi rakonto
vekiĝis en fojnejo, kie ŝi la antaŭan vesperon endormiĝis, post longa
observado de la vivo de birdoj. Sentante sin malvarma kaj ankoraŭ dormema ŝi ektrotis laŭ la pado de la
fojnejo direkte al sia hejmo kaj devojiĝis.
Ĉiuj vilaĝanoj serĉis ŝin, maltrankvilaj pro ŝi. Oni bone konis ŝian kutimon
malaperi al kuriozaj ekskursoj, kaj tial ŝia panjo en sia koro sentis,
ke ĉio estis en ordo. Tamen la animon de la panjo pezis
nekutima zorgeto, same kiel tio pezus ajnan patrinon, kies infano
subite malaperis kvazaŭ englutita de la tero.
KRIPLA
LEPORIDO
Okazis tre stranga afero. Kiam Pirolo, enpensiĝinta kaj frumatene,
trotadis laŭ la enarbara pado, lamis renkonte al ŝi vundiĝinta
leporido kaj ploris korŝire. Ekvidante Pirolon ĝi timiĝis, kiel
leporidoj kutimas, se ili vidas ion novan kaj nekonatan.
Pro la ploro nebuliĝis la vidkapablo de la besteto, kaj nur post
kiam Pirolo viŝis ĝiajn bluetajn okulojn per sia blua plortuketo
broderita per punto, la leporeto povis klare vidi.
Kaj kion ĝi vidis! Sur la arbarpado staris knabineto kun malgranda ruĝa
ledsako surbrake kaj binoklo pendanta ĉe la kolo. Ŝi surhavis flavan
floran sonorilforman jupon kaj orkoloran hararon. Nenion tiel
belan la leporido neniam dum sia antaŭa vivo vidis!
Unu el la kvar piedoj de la besto krucmuzela ŝajnis malbonaŭgure
ŝvela, kaj surbaze de sia propra sperto Pirolo suspektis, ke ĝi
elartikiĝis. Rompita ĝi ne estis, ĉar la aminda hela kaj ronda
peltulo brave staris sur siaj kvar piedoj. Lerte Pirolo splintis
la ŝvelintan piedon de la kompatindulo per disbranĉiĝinta
salika bastoneto, laŭ instrukcioj ricevitaj dum sukurado-kurso de
la Ruĝa Kruco.
APERAS
BONA FEINO
Kaj nun timiĝis Pirolo! La leporeto komencis paroli homan lingvon
per fea-gnoma voĉo. Ĝi diris, ke ĝi ne vere estis leporo sed
feino, sorĉe kondamnita saltkuradi sur la pado ĉiutage de mateno
ĝis vespero, ĝis kiam iu bonkora homo helpos ŝin.
Nur ĉasita de homoj kaj hundoj kaj alpafita kiel manĝotaĵo ŝi ĝis
nun estis!
Kiel rekompencon pro la bonfaro la helpintino nun
havas la rajton eldiri du dezirojn, kaj la deziroj plenumiĝos.
Pirolo ja antaŭe aŭdis pri miraklofaraj feoj kaj enlampaj
spiritoj kaj nebulecaj magiuloj loĝantaj en malnovaj boteloj,
sed kia surprizo nun vere renkonti Bonan Feinon! Tio
estis jam tro por ŝi, kaj ŝi solvis la embarason tiel, ke ŝi
svenis!
Rekonsciiĝis la knabineto post ioma tempo, pensante ke
ĉio tio estis nur sonĝo, kaj ŝi ekesperis, ke ŝi vekiĝos en
sia propra lito hejme. Sed ne! La leporeto per sia rozkolora
langeto lekadis ŝiajn brovojn kaj tenere parolis al ŝi.
Efektive! Apud ŝi kaŭris parolanta leporido, kiu envere estis
feino!
VEKIĜO
Pirolo pinĉis sian brakon por esti certa, ke ŝi maldormis, sed tio
nur doloris. Cetere, ĉu oni ne povus havi ankaŭ tian sonĝon, ke oni vundas sin
kaj sentas la doloron?
"Estu kiel ajn", pensis la knabineto, "iel tio tamen estas!" Se mi nun sonĝas,
tio estas bona sonĝo kaj akceptinda. Ankaŭ hejme ne ĉiam estas
agrable. Eĉ ne ekscite.
Sed kion mi deziru, sin demandis la
ĝoja knabineto en la flora sonoriljupo kaj
ĉarme-dance iom turniĝadis sur la pado.
Se mi petus, ke mi estu princino! Ne, ne!
En ĉiu fabelo troviĝas princino.
Princineco finfine tedas. Sed fariĝi reĝo estus amuze! Aŭ se mi petus, ke mi
fariĝu marvirino. Aliflanke, mi ne bone naĝas kaj karesi ŝlimajn fiŝojn
ne estas tre agrable, pensis Pirolo.
LA
DEZIROJ
Tiel la knabineto cerbumadis, kaj duonhazarde ŝi elbuŝigis, ke ŝi
ŝatus fariĝi Grafino! Per majuskla G!!!
Ŝi ne estis tute certa, kion la vorto signifas, sed
evidente ion elegantan. Sur bela fremdlanda fromaĝpako ŝi iam
vidis bildon pri Grafino. Elegante vestita
virino en la bildo turnadis pluvombrelon.
Ŝi estis akompanata de sovaĝmiena servisto, kaj apude petola simio
ludis akordionon. Tia ankaŭ Pirolo ŝatus esti. Krome, almenaŭ
simioj estas sufiĉe drolaj.
Kaj samtempe la tuta mondo turnis
al Pirolo la kapon. Ŝi vidis tutan gamon de
ĉielarkaj kaj sunaj koloroj dum la feina voĉo pludemandis, kio estas ŝia
dua deziro.
Rapidu nun, pensis la knabineto, antaŭ ol la sonĝo finiĝos. Kaj ŝia
dua deziro estis havi sekuran kaj senzorgan vivon, kie ŝi havu
ĉirkaŭ si multajn feliĉajn homojn kaj bestojn. Aŭ ĉu ŝi
tamen deziru havi elektran mopedon?
Bonŝance la feino malaŭdis ĉi tiun pensaĉon.
Poste okazis io tute stranga. Nenion similan Pirolo antaŭe aŭdis.
De ie malproksime aŭdiĝis la voĉo de la leporfeino kvazaŭ el
spacospirala arĝente griza ŝelo de perlokonko. Samtempe la mondo
komencis refariĝi reala sed tute alia ol tiu, al kies vidaĵoj
Pirolo antaŭe kutimiĝis. Tiu ĉi nova mondo propra al ŝi estos la roza Grafina mondo plena de
amo!
GRANDA
FLUGO
Kun surprizo Pirolo rimarkis, ke ŝi jam vertiĝe flugas ĉielen, tirata
de giganta bunta flugilhava kajto. Sub si ŝi vidis la tutan
vilaĝon, verdajn valojn, altajn montdeklivojn, kastelojn kaj
bienegojn. De fore aŭdiĝis la voĉo de la leporfeino:
" Ĉion tion ĉi vi posedos kaj multon alian. Rigardu pli foren! Tie
malproksime ekvideblas via kastelo, kun servistoj kaj pavilono,
sed tiun ĉasistan ĉaleton mi detruos, ĉar vi ne bezonos ĝin.
Armiloj ne troveblas en la kastelo, escepte de mezepokaj lancoj,
batalhakiloj, ŝildoj kaj kelkaj muzeaj pafiloj ŝargataj
per nigra pulvo tra la tubofino. Ili ne plu funkcias, kaj se oni tuŝas ilin,
ili ŝanĝiĝos en herbejajn florojn. Al ili faru kion vi deziras. La nuraj
veraj armiloj, kiujn mi disponigos al vi, estas Amo, Toleremo kaj
Komprenemo. Ili portos vin foren."
Pli kaj pli alten levis la kajto malgrandan Pirolon. Kaj subite
komenciĝis nekomprenebla transformiĝo. Malgranda Pirolo
plialtiĝis, ŝia hararo plilongiĝis kaj bukliĝis, kaj ŝi
ekhavis tute aliajn vestaĵojn. Ĉirkaŭ ŝiaj pojnoj kaj fingroj
kaj sur ŝiaj aŭrikloj ŝoviĝis belaj ornamaĵoj,
ŝian kolon ekĉirkaŭis koliero el brilaj perloj.
Dum la ornamaĵoj ŝutiĝis sur ŝin, komenciĝis rapida malsupreniĝo direkte
al la terglobo, kiu ne ŝajnis pli granda ol piedpilko. "Okazu kio ajn, io
tamen nun okazos!" kriis Pirolo al monedaro preterfluganta.
Kaj POPS! Pirolo fariĝis vera Grafino. Kun miro kaj ioma konfuzo ŝi en sia
nova vesto ekĝuis la vidaĵon el la fenestro de sia pavilono.
VERA
GRAFINO
La mirigita Grafino, ĉar tio ŝi nun estis plenkreskule vere, rondiris
en sia vilao. Ŝi admiris sian dormoĉambron kaj ties
baldakenliton, kies lerte tajlitaj kverkaj fostoj subtenis arte
teksitan baldakenon kun luno kaj steloj konkure dancantaj. Ĉe la
randoj pendis trembrilantaj oraj kvastetoj. Super ĉio tio
staris ora statuo pri aglo, kiu gardis la dormon de la dormanto.
La lavĉambro estis kaĥelita kaj lerte dekoraciita per
orfoliaĵoj. La kranoj de la duŝo estis el pura oro kaj muntitaj
per verdaj smerraldoj. Surplanke en la halo antaŭ la lavĉambro
kuŝis grandega persa tapiŝo, kies figuraĵoj igis ŝin pensi pri
siaj infanaĝaj salamoniak-bombonoj.
La plej granda surprizo al la grafino estis la vestejo de la nova vilao kun pordo al la
dormoĉambro. La plej atentokapta meblo en la vestejo estis
grandega kverka vestoŝranko. Sur la vestarkoj pendis plej
mirindaj modaĵoj: moveblaj longaj kolumoj el punto kaj pelto,
strutplumoj kaj juveloj arte aranĝitaj.
Multspecaj gazoj kaj vualoj okupis grandan spacon. La Grafino staris antaŭ tiuj
ĉi mirindaĵoj preskaŭ spiromanka.
En la alta dormoĉambro, kies plafonon subtenis ionika kolonaro, ŝi trovis
malnovan radŝpinilon, kun granda bulo de plej fajna linfadeno kaj
dekoracia ŝpinbreteto belege tajlita kaj orumita. Troveblis tie
ankaŭ konuklo arĝentita. La Dipatrino en la murangula ikono
ŝajne ridetis de malantaŭ abelvaksa kandelo
Antaŭ la fenestro farita el multaj diverskoloraj pecoj de vitro
staris triparta faldebla ekrano, en kies vitraloj kapriolis aglo
kun du fiŝoj kaj fulmo.
La dormoĉambron prilumis nur oleolampoj, kies mallarĝaj vitrotuboj malhelis
pro fulgo sed en la konveksaj brilaj latunspeguloj reflektiĝis ĉio
renverse. La dormoĉambro odoris je orienta parfumo, kaj tio agrable vibrigis la
haŭton de la Grafino. Eĉ malpli fortaj travivaĵoj ja povas
konfuzi komencantan Grafinon.
Post la peza tago de sinorientado la Grafino dormis sian nokton trankvile. Ŝia
nova hejmo estis vere kvieta kaj plena de paco. Ŝi ankoraŭ sentis sin
tiom identa kun la malgranda Pirolo-knabino, ke ŝi sonĝis parte
kun ŝi kaj ne maltrankvilis, sed aliflanke ŝi ne estis certa,
kiu el ili du nun sonĝas: la Grafino en sia baldakenlito aŭ la
malgranda Pirolo sinkaŝinta sub la pajlaĵo en la fojnejo.
NOVA
MATENO
La Grafino tre frue ellitiĝis. Unu kialo estis la matenveka signalo de
Koko Kokeriko, longe kaj tremante eĥanta tra la tuta korto. Ĝi
penetris eĉ pli foren, ĝis la proksimaĵo de la Nebulmontaro.
Ŝi vestis sin per la vestaĵoj alportitaj sur la vestarkon far de
servisto nerimarkite vizitanta la ĉambron: mantelo el plej fajna
lino, kun manumoj ornamitaj per folklora rubandteksaĵo kaj ruĝa
lilio-motivo surbruste.
Siajn piedojn la Grafino enŝovis en hejmecajn sandalojn, kaj sian hararon ŝi
kovris per silka tuko, kie estis desegnitaj du kapreolidoj petolantaj en oazo
sub stelplena orienta ĉielo; la fromaĝkolora luno strange oblikvis,
kiel la gudrita boato de ŝia avo.
Ŝajnis al ŝi, ke io ankoraŭ mankis al la vesto. Post
ioma hezitado ŝi malfermis la ebonan kesteton de la spegultablo.
En ĝi ŝi trovis etan kristalflakonon, kaj per ties ekologia
parfumo ŝi malpeze ŝmiretis la malantaŭon de siaj oreloj. Tion
farinte ŝi sentis sin vera Grafino.
Kaj nun ek! Sed kien? Kion Grafinoj kutimas fari matene? Ĉu ŝi iru
inspekti sian bienegon kaj konatiĝi kun la mistera liliputpopolo
Flarsuloj kaj Kisruloj?
Ĉu ŝi iru karesi la lamojn kaj precipe la plej ŝatotan Grafinan rajdbeston
Egotrip la Unuan, grandokulan kaj bonodoran ĉevalĉjon, kiun plenkreskuloj
verdire nomis lamo?
La Grafino malsupreniĝis al la teretaĝo kaj eldomiĝis. Ŝi plupaŝadis laŭ
pado kondukanta al bovineja konstruaĵo. Tie oni jam plenenergie laboradis. La
malgrandaj homecaj Flarsuloj kaj Kisruloj purigadis la stalon, strigladis
la rajdbestojn kaj portadis sekigaĵojn en la stalfakojn.
Kiam la spanon-altaj uletoj rimarkis la Grafinon, ili ĝentile salutis ŝin
per "Bonmaten", dancis mallongan polonezeton kaj poste
daŭrigis siajn okupojn, kvazaŭ neniu estus enirinta ilian
laborejon.
La Flarsuloj kaj Kisruloj aspektas iom kiel ordinaraj
gnomoj kaj ili vestas sin kiel homoj aŭ feoj, sed ili altas ne
pli ol malgrandaj laktokruĉoj. Ili loĝas en nestoj, kiujn ili
konstruis en la stalo. La formoj kaj grandeco de la nestoj
varias. Ili estas plektitaj el pajlo, kaj unuj pendas en la jungilaro ĉe
la stalplafono, dum aliaj troveblas en murkavoj de subtera
grotaro. En la grotaro troviĝas malgrandaj biblioteko,
manlaborejo kaj eta kuirejeto por matenaj matenmanĝoj.
LA
RAJDBESTOJ EN LA STALO
Kaj kiel ni priskribu la rajdbestojn? Ili aspektas tre amuze! Ili havas
altajn kolon kaj krurojn. Iliaj grandaj okuloj rigardadis la
Grafinon scivole, kaj iliaj grandaj oreloj turniĝis al ŝi.
Malkiel la ĉevaloj, ili remaĉis sian matenmanĝon, kaj iliaj
makzeloj drole moviĝadis de flanko al flanko. Ili povis
elsputi bonodorajn mukbuletojn je plurmetra distanco. Tiel ili salutis la
vizitantojn.
Vidiĝis diverskoloraj rajdbestoj: ruĝetaj kaj
longharaj, aliaj tute nigrablankaj, kaj pliaj kovritaj de ora
lanugo, kun longa lerte plektita vosto.
La Flarsuloj kaj La Kisruloj nomis ilin lamoj. Iliaj praavoj venis de Sud-Ameriko,
de la aridaj Andoj. Tial ilin kovris longa varma lano. La kastelanoj
ŝpinis la lanon de la lamoj por fari el ĝi varmajn ŝalojn,
puloverojn kaj plejdojn por sledvojaĝoj.
AMIKECO
La Grafino tuj ekŝategis la lamojn. Ankaŭ la lamoj tuj amikiĝis kun
ŝi. La liliputoj ekridis pro feliĉo vidante tian reciprokan amikecon. Denove
ili prezentis mallongan dancon. Malantaŭ la dancantoj nun muzikis
ilia propra liliput-orkestro: trumpeto, tamburo kaj nekutimaj
kordinstrumentoj kaj klaviceno. La danco estis malnova hispana
rondodanco, zarabando.
Surprize laŭte la orkestro ludis, kaj ankaŭ la bestoj en siaj stalfakoj
svingadis siajn kolojn laŭ la takto. La muzikado kaj dancado ne longe daŭris,
ĉar la Flarsuloj estas tre diligentaj kaj konsciencaj pri sia laboro. Post
momento en la stalo resvingiĝis balailoj, la plankoj kaj
sterkokanaletoj estis ŝprucigataj per akvo kaj pinosapo. Ĉien
disŝvebis la mistera odoro de pureco kaj feliĉeco, odoro de
neniu gaŭĝo rekonebla.
La Grafino estis ege feliĉa pro ĉio vidita. Precipe la konscienca diligento de
la liliputaro neforgeseble impresis la mastrinon de la vilao: tia stabo
vere estas fidinda.
La Grafino amikiĝis precipe kun unu grandokula lamo, kiu dekomence
sentis "varmajn kaj ankoraŭ ne-esprimitajn sentojn" pro
ŝi. La grandokula lamo lekis la mandorson de la Grafino kaj
volonte akceptis fasketon da karotoj, proponatan
de la Grafino kiel interkonan donacon. La lamo nomiĝis Egotrip la Unua kaj ĝi
jam distingiĝis en pluraj belulin-konkursoj. Aldone, ĝi sciis
kanti nuntempajn modkantojn kaj malnovajn baladojn en la
internacia helplingvo esperanto, ne paroli pri ĝia kapablo
vetnaĝi!
Tiu ĉi lamo havis specialan prestiĝon en la kastelo. Ĝia stalfako
estis klimatizita kaj parfumata per orientaj odorigiloj. Oni
treege esperas, ke tia prizorgado helpos ĝin naski malgrandajn
lamidojn.
Egotrip la Unua estas speciale priatentata de la liliputoj, kaj krome,
ĝi fariĝos la persona rajdbesto de la Grafino.
GVIDATE
DE GROTHUNDO
La sekvan matenon venis al la Grafino anhelanta hundo, rase grothundo,
nome Reks. Dum la matena rondkurado ĝi renkontis la
Roselfinon de la Nefora Fonto, kaj nun la Elfino invitis la
Grafinon senprokraste konatiĝi kun la kastelo kaj
ties proksimaĵo. La Parolanta Grothundo petis la Grafinon profiti de
la pied-pedale movata flugaparato parkita sur la
ekflugobazo de la vilao. Tiel la Grafino plej bone plukonatiĝos
kun sia bienego kaj transflugos la varmbedojn rekte al la ĝardeno.
La Grafino kun la Grothundo Reks do suprengrimpis sur la tegmenton de la
vilao kaj trovis tie hezitigan flugaparaton kun instrukcioj. Kuraĝe
la Grafino sidiĝis ĉe la stiriloj de la stranga inventaĵo. Ŝi
ligis la Grothundon malantaŭ sian dorson per zono, kaj lasis la
maŝinon ĵetiĝi en la krutan ekflugejon, kiu saltigis ilin al la
dise ŝvebantaj somernuboj kotonblankaj. La grothundo Reks eĉ pli
timis ol la Grafino. Aerkavoj skuadis la fragilajn flugilojn de la
malpeza libeleca veturilo. Komence la veturado ŝajnis
ĉiel malsekura.
Kiel piloto la Grafino jam spertiĝis: Ŝin ja levis la giganta kajto tiel
alten, ke la mondo en ŝiaj okuloj tiam aspektis malpli granda ol piedpilko.
KASTELAJ
ĜOJOJ KAJ RUTINAĴOJ
La gajaj etaj Flarsuloj kaj Kisruloj triumfe aplaŭdis, kiam la
flugaparato de la Grothundo Reks kaj Grafino surteriĝis meze de
la ĝardeno, ĝuste apud la fontano, kaj ambaŭ tute malsekiĝis
pro la spruĉeroj.
La Grothundo Reks post la flugo unue tremetadis
momenton, skuante sian kapon tiel, ke la oreloj kurioze
frap-frap-frapis. Baldaŭ ĝi tamen gaje babilante
saltetadis ĉirkaŭ la Grafino kaj lekadis la Flarsulojn kaj Kisrulojn,
kiuj estis apenaŭ pli altaj ol ĝi kaj kiuj treege ĝojiĝis pro
ĝia alveno. Ili ĉiuj deziris vice rajdi la hundon, sin tenante
je ĝiaj dikaj rufaj nukharoj. La Grafino ekkonatiĝis kun la varmbedoj de la kastelo. Ili estis
enormaj, samgrandaj kiel piedpilkejoj. En ili estis kultivataj
kuraĉerboj kaj herbejaj floroj. La herboj estis enpakotaj en
saketojn kaj vendotaj en la tuta mondo por kuraci la strangajn
dolorojn de homoj loĝantaj en foraj landoj, kiel ekzemple
dormokokon, hiplopoplo-febron kaj rozan ostfebliĝon
kaŭzitan de amomanko.
La herbejajn florojn oni uzis por la bezonoj de la parfumlaboratorio. La
parfumo de la kastelo estis mondfama. Ĝi estis farata el puraj
naturproduktoj. En la fabrikado oni uzis nek kemiajn aldonaĵojn
nek bestajn sekreciaĵojn, kaj oni ne testis la parfumon sur
animaloj. La Grafino opiniis, ke bestoj rajtas vivi sian
propran vivon, la homo ne suferigu ilin nenecese pro siaj vantaj
homaj bezonoj. La Grafino trovis ĉion tion ege grava.
Aliflanke ŝi ege aprezis ankaŭ purajn odorojn kaj belajn kolorojn. Tiajn
oni produktu bonhumore kaj kun honesta konscienco. "La mondo
ŝanĝiĝas, ŝanĝiĝu ankaŭ ni!" opiniis la
Grafino.
Flarsuloj kaj Kisruloj ĉiĉeronis la Grafinon tra la
tuta kastelo, montrante jen ĉambretojn jen ĉambregojn altajn
kiel domoj. Sur la muroj pendis malheliĝintaj portretoj pri
praavoj en orumitaj kadroj. La blazonĉambro estis
ornamita de plej kuriozaj lignaj blazonoj, kaj la librejo odoris je
mucida papero. Ŝi rimarkis ke la tolaĵ-lavejo kaj la
kalandrilejo estu plej eble baldaŭ ventolataj.
La liliputoj estis tre diligentaj. Neniom da mallaboremo ili toleris.
Baldaŭ la kastelon plenigis iliaj laborkantoj. De ĉie
aŭdiĝis energia prolabora bruado kaj priaj paroloj. Ne necesas
mencii, ke jam post unu semajno la kastelo brilis de pureco, la
ĝardeno estis elsarkita kaj la arboj pritranĉitaj.
En la parfumlaboratorion oni portis brakplenojn da freŝaj floroj, kosmaj
lilioj kaj hiploj. La liliputoj lernigis al la Grafino, kiel
distili el tio mild-odoran sed ekstazigan ekoparfumon, la marko
estas Aŭroro I. Parfumfabrikado ne estis vana okupo. La
multspecaj bonodoraĵoj produktitaj en la kastelo estis vendataj al
foraj landoj, al princoj, maharaĝoj kaj ŝejkoj.
Per la enspezoj de la parfuma kaj kuracherba komerco estis kovrataj la
elspezoj ne malgrandaj kaŭzitaj de la bontenado de la kastelo!
De longa tempo la kastelo rimarkeble kadukiĝis. La lignaj ŝindoj de la
tegmento devus esti renovigataj, la akvotuboj ŝtopiĝis de rusto, kaj la
pumpiloj de la irigaciaj kanaloj ne plu moviĝis pro
la manko de prizorgado.
Ekdoloris al la Grafino la kapo, kiam ŝi cerbumis, kiel kaj kial ŝi falis
en tiun ĉi ĝenan situacion. Ĉu estintus pli bone, ke ŝi ne
helpu la kompatindan lamantan leporon? Ĉu ŝi prefere ne
endormiĝu kaj sonĝu en la fojnejo? Aliflanke, teda kaj malfacila
la vivo povis esti ankaŭ sur la hejmpado. La samajn arbarbestojn
oni havas kiel kompanion ankaŭ ĉi tie.
Rimarkinte la maltrankviliĝon de la Grafino la liliputoj portis al ŝi glaseton
da refreŝiga trinkaĵo infuzita de la spicherboj de la propra
bieno. Ĝi tuj efikis.
NOVAJ
DEFIOJ
La Grafino pensis, ke la situacio estis malfacila sed ne senesperiga.
Pro iu kialo nekonata al ŝi ŝi nun simple fariĝis Grafino.
Tute same kiel iu alia fariĝis tornisto, frizisto aŭ prezidento. Oni
povas fariĝi selisto aŭ lernanto, knabino aŭ knabo. Pli bone
akcepti la situacion tia kia ĝi estas.
Sed kion ŝi nun faru? Unue, ŝi zorgu, ke ŝi mem sentu sin bone. Poste ŝi
havos tempon kaj forton prizorgi ankaŭ siajn proksimulojn. Kastelo kia tiu
ĉi estas tre laboriga! Eĉ hejme, en la dometo konstruita en la
korto por ke la infanoj ludu en ĝi, oni devis multe labori por
teni ĝin kaj ties ĉirkaŭaĵon puraj. Kelkfoje ŝajnis al ŝi,
ke la gazono tie kreskis en unu semajno tiom
kiom ŝi dum sia tuta vivo. Almenaŭ ŝajne. Ho kiom peze estis puŝadi la
gazontondilon!
Nun certe estos plej bone komenci sisteman purigadon, inventaron
kaj inspektadon de ĉio.
Tiel cerbumis la Grafino, ligis sian hararon per silka tuko, surmetis
sian laborveston kaj ekserĉis la liliputojn por ke ili helpu kaj
konsilu ŝin. En la kastelo la uzo de papero estis porciumita, ĉar blanka papero
estas farata en maniero, kiu malbonigas la kvaliton de la elira
akvo. Tial nur memfarita griza papero estis uzata en la kastelaj
laboratorioj. Ĝi ne taŭgis por notoj. Tial la kastelanoj por
siaj notoj uzis ardezon, sur kiun ili skribis per grifelo.
La Grafino do prenis ardezon subbraken por fari siajn notojn, kun firma
decido alfronti la novajn defiojn de la tago.
"Plej gravas decidiĝi", pensis la Grafino, kaj eliris el sia ĉambro,
vigla kaj konscia pri siaj nunaj devoj.
LA
TIMIDA KAVALIRO EKVETURAS
Transe de la fora Nebulmontaro la Timida Kavaliro aŭdis, ke al la
kastelo venis Grafino. Li vekis sian rajdlamon frue en la
mateno kaj sciigis ĝin pri sia intenco iri renkonti la Grafinon.
La bonega rajdbesto ruĝiĝis pro ekscito: ankaŭ ĝi
vidos veran Grafinon!
La Timida Kavaliro jam tute tediĝis pro sia soleco kaj
deziris vidi ĉirkaŭ si vervan vivon. Li supozis, ke en la
kastelo verva vivo nun superabundas.
Almenaŭ en la pasinteco oni neniam enuis en la kastelo. Tute male! Tie ĉiam
okazis io kaj ĉiuj entuziasme aktivis.
Krome, pensis la Timida Kavaliro, la Grafino povos profiti de viro sentima kiel
li: "Mi povos almenaŭ riparadi kaj plibeligi la kastelon dum grandaj
heroaĵoj atendigas sin."
Tiel diris al si la Timida Kavaliro, kaj supozeble li tion ankaŭ laŭte diris,
ĉar la lamo ree ruĝiĝis.
La Timida Kavaliro selis sian lamon kaj komencis sian longan rajdadon al
la kastelo de la Grafino. Kun si li prenis la Manlibron de Ĉiuj
Kavaliroj. La floroj en la herbejo humile klinis sian kapon por
montri sian respekton.
Citronflavaj papilioj dancis al li ĵuslernitan papilian popoldancon, la pli
bonan Sara-polskon, kaj kune kun la zumantaj burdoj deziris al li bonŝancon
kaj feliĉon por la vojaĝo.
ENAMIĜO
Frumatene la Grothundo Reks dentotire vekis sian mastrinon kaj
provis multesprime klarigi al ŝi, kiom necese estas matene rajdi,
kaj ĝuste nun, por vidi la sunon leviĝi super la
Nebulmontaron.
La vetero estis belega. Estis nek tro varme nek
malvarme. Birdoj kantadis, papilioj flugadis kaj burdoj ekzercis
sin pri zumado. Se oni estos bonŝanca,
oni aŭdos la grilojn akordigi siajn arĉojn kaj vidos la grandiozan
sinĵetiĝon de la turfalko el la alta ĉielo.
Rapide la Grafino komprenis, ke ili tuj ekiru. Ŝi ja dumnokte vidis
kuriozan aŭgursonĝon, en kiu ŝi renkontis ion, kio aspektis
kiel fiŝaĵa ladskatolo, ĉevalo kaj egreto. Aldone, la stranga
kombinaĵo kunhavis glavon kaj pikstangon!
La Grafino ne povis kompreni, kio tio povus esti. Ŝi sentis egan ridemon kaj
nur pene detenis sin. Al Grafino ja ne konvenas konduti kiel frivola
knabineto, kio ŝi fakte estis.
La Grafino petis la Flarsulojn kaj Kisrulojn seli Egotrip la Unuan, kaj
malrapide ŝi ekrajdis direkte al la Fora Nebulmontaro, akompanate de la
Grothundo Reks.
Tute senscia pri la Timida Kavaliro la Grafino ĝuis la
rajdadon. Ŝi aŭdis la spiradon de la lamo, la zumadon de la burdoj kaj fine eĉ
la sonojn de provludanta arĉokvarteto de la griloj.
La suno brilis de sur sennuba ĉielo kaj la profilo de la Fora
Nebulmontaro iĝis pli kaj pli klare distingebla ĉe la transa
rando de la verda ebenaĵo.
Eĉ ne Flarsuloj kaj Kisruloj eksciis, kio fakte okazis dum tiu vojaĝo. La
Grothundo Reks silentis pri tio kiel la pratempaj muroj de la kastelo.
Ia stranga ekscitiĝo tamen plenigis la kastelon post la ekskurso.
Aŭdiĝis mistera flustrado el la nestoj de la malsovaĝaj
kastelratoj kaj el la ĉelaro de la liliputoj.
Post la rajdekskurso blankaj leterkolomboj pli kaj pli ofte vizitadis
la kolombejon de la kastelo, kaj nokte oni povis aŭdi plumon
skrapeti amoplenajn vortojn sur blankan pergamenon. Leteroj
tien reen flugadis: dumnokte transportataj de vespertoj, dumtage
de kolomboj.
La Grothundo Reks estis kontenta pri la okazintaĵoj. Sen vorta
interkonsento ĝi rajtis profiti de la grafina banĉambro, kiam la
Grafino ne estis hejme. La Grothundo Reks ŝategis tiujn ĉi
ĉiusemajnajn senurĝajn lavmomentojn. La italaj arioj kantataj de
ĝi en la bankuvo aŭdiĝis eĉ en la nestoj de la liliputaro.
FIANĈIĜO
KAJ GEEDZIĜO
Kiel ni scias, la Timida Kavaliro nur unufoje renkontis la Grafinon. Tio
okazis, kiam ili - sensciaj unu pri la alia - preskaŭ
rajdkoliziis sur la erikejo dum la unua ekskurso de la Grafino al
la Fora Nebulmontaro. Kuraĝite de tiu travivaĵo kaj de sia
sento pri ilia egaleco la Kavaliro denove trotigis sian lamon
direkte al la grafina kastelo, dum en la kastelo la Grafino en
sia koro sciis, ke li estas venonta. La Timida Kavaliro kunportis
bukedon da ruĝmielaj Kosmaj Lilioj.
Poste okazis mallaŭta kaj mistera svatiĝo, sed la enhavon de tiu amkonfeso
konas nur la Grafino kaj la Timida Kavaliro. Ili interkonsentis vivi sian
tutan vivon kune, kiel samfamilianoj kun la kastelanoj.
La aferoj ekruliĝis nekredeble rapide. Parte dankendas la Flarsuloj
kaj Kisruloj. La liliputaro nome ĉion aranĝis. Ili ripetadis al
la Grafino, kiom grave estus, ke en la kastelo ekloĝu iu granda
kaj fortika viro, kiu povus helpi ilin en ilia ĉiutaga klopodado
kaj kiu distrus la Grafinon, kiam ŝi sentos sin soleca en la
salonegoj de la ŝtonkonstruaĵo. Ili demandadis, ĉu
vere plaĉis al ŝi manĝi ĉiam sola ĉe la tablego, kiu povus sidigi
almenaŭ cent manĝantojn.
Do, okazis ke la Grafino komisiis al la liliputaro aranĝi grandan feston. Ili
purigu kaj poluru ŝiajn posedaĵojn, purigu la oleolampojn, briligu
ties fulgajn vitrotubojn, kaj la latunspeguloj glimu kiel oro. La
lamoj havu la plej bonajn manĝaĵojn kaj bonodorajn sekigaĵojn.
Sin mem ili festvestu kaj regalu per la plej bongustaj frandaĵoj.
Neniu festo estas vera festo, se la bestoj ne partoprenas. Tial la Grafino
bele tondetis la pelton de la Grothundo Reks kaj veturigis ĝin al
la plej bona fotografisto de la regiono, por ke ĝi estu
eternigata sur kolorfilmo. Reks komprenis la gravecon de la
evento, kaj longe sed ne tro laŭte ululante
ĝi petegis al si grandan fumaĵitan oston manĝotan dumvojaĝe en la kaleŝo.
Egotrip la Unua estis feliĉa. Pro kialo nekonata al ĝi ĝi estis
superabunde dorlotata. Liliputoj masaĝis ĝiajn sensentiĝintajn
muskolojn kaj raspis ĝiajn hufojn per arĝenta raspilo. Ĝiaj
vosto kaj kolhararo estis bele plektitaj kaj ĝiajn okulharojn oni
malheligis kaj briligis per misteraĵo farita en la grafina
laboratorio. La rajdbesto zumadis modkantojn en esperanto,
lingvo bone konata de la liliputaro, kaj primemoradis poemojn aŭditajn
antaŭ nelonge, ekzemple tiun ĉi el Kalevala:
"Menso
mia estas ema, cerbo mia certe celas kanti nun, komenci ruli
tiujn...".
Dume la Grafino esploris la enhavon de sia vestoŝranko. Troveblis
tie multspecaj vestaĵoj: longegaj moveblaj kolumoj, vualoj,
bretplenoj da ŝuoj kun altaj kalkanumoj, kun malaltaj kalkanumoj
kaj tute sen kalkanumoj. Iuj ŝuoj kudrile pintis, aliaj rondis,
duonrondis aŭ aspektis kvarangule. Ŝi demandis sin, kiajn
piedojn la ŝuisto celis. Ŝi mem ne povus fari eĉ unu paŝon
per ili.
La Grafino volonte elektus krokodilledajn piedvestojn, sed ŝi tamen memoris, ke la krokodilo estas protektata
besto formortonta ĝuste pro virina vantemo. Tial ŝi elektis
paron da tajloritaj botetoj, kies plandumoj estis alfiksitaj
per lignaj najloj.
Malantaŭ sia ekrano la Grafino longe provadis diversajn vestaĵojn el sia
ŝranko, kaj fine ŝi sukcesis kunmeti ne tro okulfrapan sed tamen
festan, neforgeseblan kombinaĵon. Tio estis vera tavola
sinvestado! Sur malpezan bluan pantalonon ŝi metis preskaŭ
travideblan floran jupeton kun strikta bluzo, kaj sian kolon ŝi
ĉirkaŭigis per longa movebla aĵo, kiu aspektis iom kiel molhara
raŭpo. Sur sian kapon ŝi metis fajroruĝan ĉapelon
kun larĝaj randoj, ornamitan per remburita serpento kaj strutplumoj. Por
sia brusto, ĝuste sur la koron, la Grafino elektis el sia kolekto
ordenon de libertornistino kun purpuraj Kosmaj Lilioj!
Al siaj oreloj la Grafino metis grandajn orajn ringojn kun inkrustitaj
verdaj smeraldoj kaj ruĝaj rubenoj en serpentaj vicoj. Ĉe
ŝiaj pojnoj tintadis braceletoj el pura arĝento kaj en ŝia
broĉo fajreris diamantoj kaj safiroj.
Longege la Grafino turniĝadis antaŭ la alta tualetspegulo, antaŭ ol ŝi
kontentiĝis pri la spegulaĵo.
Kaj kial ŝi tiel longe elektadis kaj provadis? Tial, ĉar okazos la
fianĉiĝo kaj geedziĝo de la Timida Kavaliro kaj la Grafino! Ili
interkonsentos kunvivi kiel geedzoj, kiel viro kaj virino. Kiel
patro kaj patrino. Kaj eble ili havos infanojn kaj la kastelo
pleniĝos de bruoj de etaj kurantoj kaj la klakado de
iliaj ludiloj?
Do, la kastelo ekvivos! Sed la liliputaron iom ĝenis
la penso, ke la "Ladskatolo" - ilia ŝercnomo
pri la Timida Kavaliro - kaj la Grafino havos
infanojn. Imagu, ke en la fora estonteco duondeko da ploregantaj
infanaĉoj nokte kurados en la torĉe prilumigataj koridoroj de la
kastelo, malhelpante la dormon de la liliputoj ĝis la
matenaj horoj! Post mallonga diskuto kun la
Grafino pri tiuj ĉi timigaj perspektivoj ili retrankviliĝis. Ili decidis, ke
ili vice kvietigos la infanojn. Ili povos ekzemple sidi en la luliloj,
kanti lulkantojn kaj legi siajn biografiojn al la etuloj ĝis kiam
tiuj endormiĝos.
La ideon oni unuanime subtenis, kaj la liliputoj unuanime decidis kunefiki,
por ke la kastelo pleniĝu de infanoj, iliaj voĉoj kaj bruoj.
Sed kia estu la geedziĝa festo? Kaj kiuj ĉeestu? Kiel oni vestu sin? Fakte,
kion oni faras kaj kio okazas en nupto?
Ĉu oni venigu pastron, sorĉist(in)on aŭ reĝon? Kaj kian efikon la
okazontaĵo havos sur la vivon de la liliputoj? Novaj kaj
komplikaj demandoj pripensigis la liliputojn kaj igis iliajn
malgrandajn vizaĝojn tute seriozaj. Unu afero estis
certa. Pro ĉio tio ili devos multe labori, purigi kaj ordigi,
elnaftalenigi festovestojn. Plej eble baldaŭ ili komencu kuiri
frandajn festopladojn kaj sciigu la liliputaron de la najbara
komunumo pri la onta festeno.
La blankaj leterkolomboj elflugu jam frumatene. Tiel la liliputoj
decidis, kaj ĝojkriante ili diskuris por pretigi al la Grafino
kaj la "Ladskatolo" sukcesan kaj feliĉigan feston.
Flarsuloj kaj Kisruloj primetis la tablon de la festosalono por
ordinara ĉiutaga manĝo de la Grafino. Ĉifoje sur la longa
tablo, kovrita de lintuko kaj lumigata de arĝenta plurbranĉa
kandelabro, staris arĝentaj bovloj, pladoj kaj pletoj, nenomeblaj
ujoj kaj ujetoj nenecese luksaj.
Sur la pladoj kaj teleroj videblis multaj frandaĵoj. Ili vaporis, siblis,
rampis kaj odoris. Tio aspektis ekzote kaj apetitige. La manĝaĵoj devenis el
maro, tero kaj aero. La vidaĵo tamen teruris la Grafinon. Tian abundon da
nutraĵoj ŝi deziris neniam plu vidi. Krome, ŝi ne plu emis manĝi vivulojn,
kaj ŝi ne ŝatis manĝi sola. Feliĉe baldaŭ ŝi ne plu bezonos tion
fari. Venos ja viro en la domon. Tiaj ĉi pensoj plenigis ŝian
kapon, kiam ŝi gustumis la lofion, trufojn kaj la specialajn
laponiajn terpometojn. Sian gorĝon ŝi gargaris per koakuliĝinta
acidlakto kaj lama lakto. Ĉifoje sur la tablo troveblis nek
"mämmi" (dolĉa finna paskodeserto el malto kaj sekalo)
nek nigraj sangokolbasoj, sed tie tamen troveblis aliaj finnaj
frandaĵoj, kiaj la granda ronda pano farĉita per koregonoj kaj
la supo kuirita el terpomoj kaj sangokrespoj.
Sed tion ŝi ne povis ŝanĝi, ke manĝo sen kompanio estas manĝo sen
sentoj, kaj manĝaĵoj sen sentoj ne bongustas.
Flarsuloj kaj Kisuloj metis sur la turno-platon de la trumpet-gramofono
diskon de la muziko plej amata de la Grafino. Jussi
Björling, sveda operkantisto, kantis pri Kristnasko. La
argildisko hejmece knaretis. La kurioza eĥado de la
latuna laŭtigilo de la gramofono streĉita
per risorto nur pliigis la ĉarman efekton. La
Grafino singultis kaj suspiris. Ŝi tute deprimiĝus, se ŝi
ne memorus la venontan feston kaj la ekziston de la Timida
Kavaliro! Verdire soleco povas frakasi homon. "Kunulo nepre
nepras", pensis la Grafino! "Voston mi levu, eĉ se per
fibolo!" En tiaj kuraĝigaj pensoj la Grafino finis sian
manĝon kaj direktis siajn paŝojn al la buduaro por siesti." La
maljuna patrino de la Grafino siatempe instruis la knabinon, ke ŝi
ĉiam post manĝo iomete dormu. "Se vi ne faros tiel, la manĝaĵoj kredos sin falintaj en
leporan stomakon!" Tian diraĵon la panjo ripetadis post manĝoj.
Kvankam estis agrable esti Grafino, la Grafino intermite rememoris sian Pirolan
vivon. Ŝiaj memoroj pri tiu vivo estis kiel sonĝoj, kaj ŝajnis al ŝi,
ke ŝi kvazaŭ rigardus iun pejzaĝon tra nebuleto.
La Grafino ne estis tute certa, ĉu la Pirola vivo estis nur sonĝo.
"Nu, estu kiel ajn, iel tio tamen estas!" opiniis la
Grafino kaj ekdormis en sia enorma litego sub la sonĝoteksaĵo,
inter steloj, sunoj kaj planedoj, kiujn gardis la orumita aglo.
LA FESTO
La Grafino kaj la Timida Kavaliro jam sciigis la kastelanaron pri
siaj gefianĉiĝo kaj geedziĝo.
La festo omaĝe al tio estis neforgesebla. La orkestro de la Flarsuloj kaj
Kisruloj tage kaj nokte ludadis. Ŝajnis, ke ili neniam laciĝos de la
muzikado kaj dancokirloj. De la tuta proksimaĵo alvenis
festontoĵomoj. Venis kamparanoj, liliputoj de la apuda komunumo,
bestoj el la arbaro. La kulmino estis la Orienta Cirko.
Unue la cirkodirektoro venis nur peti helpon, ĉar rompiĝis la lagro de
unu el la veturilradoj kaj sen forĝisto ili ne povos ripari
ĝin. La Grafino afable pretis helpi, kaj la Flarsuloj kaj
Kisruloj ardigis la forĝofajrejon kaj kune martelante riparis la
veturilon. La cirkon fakte sendis la Bona Feino. Ŝi celis honori la feston per
prezentado de plej mirindaj kaj distraj programeroj. Nerimarkate
de la Grafino, la Bona Feino observadis ĉiujn ŝiajn agojn kaj
kontribuis al tio, ke la aferoj glate kaj ĝuste disvolviĝis.
Jen kio sekvis: la ŝnurdancistino akrobatis vertiĝe alte, la tranĉil-ĵetisto
ĵetadis siajn akregajn ponardojn kaj instruis al la Grafino la dancon de sep
glavoj. La cirkobestoj prezentis lertaĵojn, kaj la drola delfeno en
sia naĝkuvo saltigadis pilkon surnaze kaj kalkulis ĝis sep
en ok lingvoj naŭ fojojn!
La parolanta papago rakontadis maldecetajn humuraĵojn en esperanto, kiu
estis la oficiala lingvo de la cirko. La gajega kaj petolema zebro
subite demetis sian noktoĉemizon kaj ekdancis sur la festotablo
inter la frandaĵoj.
Sur vitra tablo la serpento montris sian plej malfacilan trukon: Ĝi
englutis sin mem ekde la vosto kaj reaperis el nigra buleto ne pli
granda ol fekero de leporo.
La liliputaro en sia meditad-ĉelo priparolis la lastatempajn okazintaĵojn de
la kastelo. Unuanimaj ili estis pri tio, ke la kastelo bezonis viron
inter sia loĝantaro.
Volonte ĝuste tian iom timigan fortikulon, kia la fortega Timida
Kavaliro ladskatol-aspekta. Eĉ ne la knarado de lia rusta kiraso ĝenis
la Flarsulojn kaj Kisrulojn. Ili agnoskis, ke la knarado igis ilin
senti sin pli sekuraj.
La Ladskatolo, kiel la liliputaro afable nomis la Kavaliron, jam iel
apartenis al la ilaro de la kastelo. Li helpadis la liliputaron en
ĉiuj laboroj, kiuj postulis forton. Kaj tiaj taskoj abundis:
martelegado, tirado de plugilo ktp.
En la agrokulturo la virego
nepre bezonatis: kvankam la liliputoj povis
rikolti terpomojn po unu, ili ne kapablis levi faskegojn da falĉita herbo sur
sekigilojn por fari fojnon por Egotrip. Ili
provis ligi la faskojn en garboj kaj stakigi tiujn, sed tio
evidentiĝis laboro tro temporaba al liliputoj.
La Timida Kavaliro laboris sur la tegmento de la kastelo. Li tute
renovigis ĝin. Ankaŭ la muntado kaj riparado de akvotuboj
postulis multan tempon.
Aldone, li devos renovigi ankaŭ la
defluigan tubaron. Al la Kavaliro ŝajnis,
ke kiam finiĝis laboro en unu loko, tuj aperis farendaĵoj en alia loko.
"Eble la vivo ĉiam tias?" plupensis li, foliumante la korektitan
eldonon de la Manlibro de Ĉiuj Kavaliroj.
Kiam la aventurojn sopirinta "Ladskatolo" pripensis sian antaŭan
vivon, li ne deziris rehavi ĝin. La vivo de kavaliroj povas esti
tre teda. Precipe se nenio okazas. Veran aventuron viro renkontas
nur unu fojon en dek jaroj, proksimume.
Dum la aliaj naŭ jaroj li tediĝas kaj enuas pro nura atendado, kaj nun li tion
trovis stulta.
En la kastelo tamen ĉiam troveblas io por fari.
Krome, la Grafino estas persono rava kaj mistera. La Timida
Kavaliro supozis, ke dum sia tuta vivo li ne ekscios la plej
profundajn pensojn de tiuj sorĉa homo. Ekzemple la libro pri
Rejko sur ŝia noktotablo - pri kio ĝi temas? Ĉu mallongigo
de Rejkjaviko? Ne povas esti! Ĉu temas pri kuracado,
sed kia? Oni ja devas agnoski, ke ne ĉio kompreneblas. La Kavaliro subtusis en sia kirason, kiu ŝajnis iom
malplena, ĉar pro la vegetaranaj manĝoj de la pasintaj tagoj li certe
ŝrumpis. La eĥo de la tuseto longe kirliĝis ie ĉe lia
stomako. Pensi pri tiaj aferoj kaj brave finfari laborojn estis multe pli fruktodone ol
daŭre serĉi aventurojn. La Timida Kavaliro decidiĝis kontentiĝi pri sia
situacio.
La prezentejo de la Orienta Cirko jam estis preta. La cirkanoj
fosis grandan truon en la teron kaj konstruis en ĝi naĝejon por
la delfeno. En vertiĝodona. alto super la fosaĵo, sur du bambuaj
stangoj, streĉiĝis la ŝnuro de la ŝnurdancistino.
Princino Alico transkapiĝadis sur la alte streĉita ŝnuro kaj tradancis
serpentan silkrubandon.
El la bestoveturilo laŭ provizora ponteto elmarŝis kiel eble plej
kuriozaj estaĵoj: unukorna ŝafo, triĝiba dromedaro kaj
tamburanta elefanto. La dancanta zebro aspektis tre amuze, kaj la
delfeno senĉese ripetadis en esperanto, la oficiala lingvo de la
cirko: "Mi nomiĝas Pipi kaj mi estas lerta besto."
La cirkodirektoro en nigraj frako kaj cilindra ĉapelo impone
rondpaŝadis, kaj liaj atentemaj okuloj pririgardis la starigadon
de la cirko. Tio tute ne estis
malgranda laboro. Akcidentoj ne devis okazi, kaj ĉio
devis esti bela kaj pura, kiam la programo komenciĝos. Lia ŝvela
nazego ruĝis pro ekscito.
Al la direktoro malplaĉis precipe la disĵetado de bombonpaperetoj sur
la maneĝon: " Puro kaj ordo al sato la pordo", li kutimis diri. La diraĵon la
bestoj ne komprenis. Kiel puro ligiĝas kun pordo kaj kio estas tiu "sato"? "Ne
elĉerpiĝos demandoj de demandemuloj", kriis la petolema simio sed
ne ĉesis ludi la akordionon.
En la cirko ĉiuj partoprenas en ĉio. La akrobata rajdisto en sia
libertempo portas benkojn kaj helpas starigi tendojn. La
marvirinoj purigadas, kaj la bestoj laboras kiel gardistoj.
Ofte la cirkanoj vivas kune sian tutan vivon. En la cirko troviĝas
ankaŭ infanoj, kiuj naskiĝis sur la pajlaĵo de la bestostalo,
ekzemple sur la krurojn de dresita leono, kiu tuj brakumas ilin.
La disciplino en la cirko povas ŝajni tro rigora al eksterulo,
sed ĝi estas deviga, se oni volas, ke la rondvaganta kolektivo
funkciu kaj ne okazu akcidentoj.
En la cirko ĉiuj ĉiam solidare klopodas kaj ĉiuj defendas ĉiujn. Ili
kunagas kiel granda rondo familia.
Venis la granda vespero! Venis la momento, al kiu oni sin preparis de
pluraj tagoj! Ĉio jam estis preta. La spektantoj
sidis sur benkoj faritaj el bretoj, unuj ŝtupeton pli alte
ol la aliaj. En la spektantejo regis profunda silento, kiun
interrompis nur la pepoj de la papago de la Magiisto.
La obeza ruĝpufa cirkodirektoro en sia festovesto paŝis al
la mezo de la per segaĵo kovrita maneĝo.
Li solene riverencis kaj diris: "Bonan vesperon, miaj karaj geamikoj!
La Orienta Cirko dauhrigas jarmilajn tradiciojn, kaj nun ni deziras reciproki la grandan
afablecon, kiun ni chi tie ghuas. Ni prezentos al vi trukojn kaj akrobatajhojn
unikajn en la tuta mondo: nekredeblan suplecon, iluziojn,
jhongladon, ventroparoladon kaj aliajn mirindajhojn!"
Samtempe la orkestro lauhtege ekludis fanfaron kaj enmarshis
la artistoj por saluti la spektantaron.
La Grafino forte premighis al la jhus oleumita kiraso de la Timida Kavaliro,
tiom streche ekscitita shi estis. La jukiga atendado bolis inter la
liliputaro, kiuj sentis sin kvazauh en formikejo. La publiko
aplauhdis, eligis ghojkriojn kaj kunfrapis la manojn post chiu
programero, kiuj ighis pli kaj pli temeraraj kaj mirigaj.
La Grafino forte premiĝis al la ĵus oleumita kiraso de la Timida
Kavaliro, tiom streĉe ekscitita ŝi estis.
La jukiga atendado bolis inter la liliputaro, kiuj sentis sin kvazaŭ en
formikejo. La publiko aplaŭdis, eligis ĝojkriojn kaj kunfrapis la
manojn post ĉiu programero, kiuj iĝis pli kaj pli temeraraj kaj
mirigaj du fratoj fajroglutistaj elblovis flamantajn korojn en la
ĉielon.
Lazebro amuzis la spektantojn per surkapstariĝoj
kaj surtabla twist-danco en noktoĉemizo. La
papago rakontadis maldecetajn anekdotojn en
esperanto, kaj la liliputaro klakfrapis la manojn. Ili ja malofte aŭdis
fremdulojn paroli ilian hejmlingvon.
La tranĉilĵetisto sorbis la magian pocion proponitan al li antaŭ la
ĵetado kaj tute konsterniĝis, kiam la siblantaj ponardoj akurate
trafis la celojn.
("Ho, diris la tranĉilĵetisto je trafo!")
"Ankaŭ mi provu tion", kaŝpensis
la Timida Kavaliro.
"Tio ja estas tute alia afero ol sin ĵeti kun lanco
etendita kontraŭ ventomuelilojn!" li plupensis, citante la korektitan
eldonon de la Aventurmanlibro de Kavaliroj.
La tempo flugrapide pasis. Noktiĝis jam, kaj la programo finiĝis. Post
la ĵus viditaj mirakloj la realo ŝajnis iom stranga. La
Timida Kavaliro kaj la Grafino retiriĝis en sian buduaron. Iom
poste de tie aŭdiĝis ladeca bruetado de la
trumpetgramofono. De la rusta grincado oni povis konkludi, ke la paro en la
krepuska ĉambro dancis valson, malantaŭ la pezaj kurtenoj kaj
kristalaj fenestroj. Ĉiuj estis lacaj sed feliĉaj. Ne malplej la
novgeedzoj: la Grafino kaj la Timida Kavaliro.
ĜOJO DE LA VIVO
La kastelo pleniĝis de gaja agemo. Oni okazigis festojn, kaj la
manĝotabloj preskaŭ ŝanceliĝis sub la pezo de bonodoraj
manĝaĵoj. La ekoparfumo bone vendiĝis, kaj pli kaj pli da
laboristoj estis dungataj por la laboratorio:
kemiistoj, laboratoristoj, vendistoj ... Por la ĝardeno oni dungis
regulan prizorganton kaj por la lamostaloj oni dungis fortikajn
altkreskajn homojn kiel helpantojn al la Flarsuloj kaj
Kisruloj. Entute la vivo en la kastelo fariĝis
eventoplena kaj feliĉa. La Grafino kaj la Timida Kavaliro estis beataj. Li jam
ne plu estis same timida. De tempo al tempo li eĉ demetis sian kirason, eĉ
antaŭ ol duŝi sin aŭ bani sin en la saŭno.
La Timida Kavaliro iom post iom rekomencis siajn ĉiutagajn laborojn. Li
riparadis likantajn tegmentojn, forĝis novan pordegon, per kiu li
anstataŭigos la rustintan. Pliaj laboroj farendis en la
grenodonaj kampoj kaj en la lamostalo. Eĉ ne granda aro de
liliputoj kune povis uzi la plej pezajn kultivilojn kaj
forĝmartelojn. Certe ili provis, kuraĝigante sin en la
strebado per furioza kantado de laborkanzonoj.
Jen kaj jen la liliputoj malstreĉiĝis kaj aranĝis grandiozajn festojn, kie
oni dancis surtable kaj naĝis en kaldronegoj, kies akvo havis la saman
temperaturon kiel la ĉambroj. Ili treege ŝatis sidi sur panrostilo kaj atendi
la momenton, kiam la varmega tranĉaĵo elpafiĝos kaj ĵetos la
sidanton rekte en la kaldron-naĝejon.
La Grafino oftege profitis de sia flugaparato por superflugi la tutan bienon.
Al ŝi ege plaĉis la flugado. Ofte la Grothundo Reks sidis
kiel navigisto malantaŭ ŝi, kun kaskedo surkape kaj strikte
ligita per la sekureczonoj. Ĝi rapide lernis lerte
flugi imitante la artefikojn de la Grafino en la
ŝanceliĝema aparato. Kelkfoje ĝi sekrete provis flugi eĉ memstare. (Ŝŝ..
Al neniu tion diru!)
LA HEJMRATOJ KAJ ILIA SEKRETO
La malsovaĝaj ratoj de la kastelo havis sekreton. Ion
tute mirindan ili ja aŭdis de la ĉekastelaj korvobirdoj, kaj por pripensi tion ili retiriĝis en
la librejon de sia plej interna nestaro.
La domkorvoj Luno kaj Nokto estis alfiksantaj Grafinan blazonon al
la ĵus forĝita kastelpordegokiel signon pri Nova Vivo.
Ili neklarigeble antaŭsentis, ke la vivo en la kastelo
ŝanĝiĝos. Ĝenerale gefianĉiĝoj kaj geedziĝoj strange
efikas, tiel ke la novgeedzoj decidiĝos
patrini kaj patri kaj havigos bebojn al si...
La ratoj opiniis, ke ilia vivo fariĝos problema, se ladskatolecaj bru-etuloj
plenigos eĉ unu koridoron. Kiel oni povus dormi en tia bruo? La aferon la
ratoj esploru prefere tuj ol senprokraste.
Helpante sin per la lerniloj de sia librejo la ratoj provis kompreni la
miraklojn de naskiĝo kaj enmondiĝo de posteuloj.
De ĉiam ili kredis, ke ĉiuj ratoj kaj bestoj pli malgrandaj ol ili generiĝas
de malnovaj ĉifonoj forĵetitaj en angulojn kaj ke sammaniere naskiĝas
ankaŭ cimoj kaj blatoj. La ratoj estis spertaj pri tiaj aferoj.
Sed pri la enmondiĝo de homidoj ili havis eĉ ne scieton. Ĉu la
idojn alportas iu granda birdo? Aŭ ĉu estus vera la t.n.
margarinuja teorio? Kaj kio do TIO estas? Ĉu de ili oni
kaŝis iun grandan kaj gravan sekreton?
Kaj se iu granda birdo alportas la bebojn, KIEL ĝi portas ilin, kiam
ĝi flugas? Kaj ĉu la bebetoj timas, kiam ili luliĝas en malnova
ŝalo nodita al la beko de birdo ŝancele fluganta en la bluo de
la ĉielo? La ratoj konkludis, ke almenaŭ ili timus tian flugvojaĝon.
EN LA BUDUARO
En bela somera vespero la Grafino trankvile sidadis en sia dormoĉambro.
Estis tiel malvarmete, ke ŝi plenigis la fajrejon per pina
gudr-odora brulligno kaj ekbruligis ĝin. Aldone ŝi ekbruligis
kelkajn kandelojn. La pezaj velurkurtenoj de la kastelo estis
belaj, sed ili malhelpis la lunlumon enpenetri en la altajn
ĉambrojn. "La lumo estas grava. Sen ĝi ne estas vivo!"
pensis la mastrino de la kastelo.
Ŝi iris preni el la kelo de la kastelo botelon de tre malnova kaj valora
vino kaj verŝis iom da tiu nobla trinkaĵo en sian kristalan
pokalon.
Sur la trumpetgramofono streĉebla per risorto
ludiĝis 78-rivolua argildisko. La voĉo de la itala majstro
Enrico Caruso plenigis la ĉambron. La Grafino
rememoris la komencon de la somero kaj la Orientan Cirkon. Sur sia kverka
tableto kuŝis malferma akvarellibro, en kiu ŝi gardis la plej bonajn
memorojn de sia vivo. La libro enhavis pli ol cent akvarelojn pentritajn de ŝi.
Trafoliumante ĉi tiujn bildojn pri siaj memoroj ŝi fariĝis dormema kaj
ŝiaj palpebroj komencis fermiĝadi. Tial ŝi decidis eniri la
banĉambron kaj post bonodoriga aromumado ŝi enlitiĝis.
La Grafino dormis tra la tuta nokto distrata de sonĝoj, kiujn ŝiaj
belaj memoroj orumis. Ŝi sonĝis, ke ŝi estas malgranda
knabineto kaj kajto levas ŝin supren en la altan volbon de la
ĉielo. La sonĝo ŝajnis kurioze reala;
kutime tiaj la sonĝoj ja ŝajnas esti.
La sekvan matenon, kiam la fruaj sunradioj penetris en
la buduaron el inter la veluraj kurtenoj kaj tiklis la nazeton de
la Grafino, ekokazis mirindaj aferoj.
La Grafino ternis kaj vekiĝis. Ŝi aŭdis strangajn bruojn kaj sonojn de ekstere. Unue
ŝi ne estis tute certa, kie ŝi kuŝas kaj kiu ŝi estas.
Iom post iom la okazintaĵoj tamen revenis en ŝian memoron, kaj la
nebulajn sonĝovualojn anstataŭis firmaj realaĵoj. Estis nova tago!
LA MIRAKLO DE NASKIĜO
La mateno estis bela kaj la suno ĵus leviĝis. La Grafino larĝe
malfermis la fenestron de sia dormoĉambro. De sur la ĉielo
aŭdiĝis stranga frapegado, kvazaŭ flugilbatoj kaj rukulado de
iu granda birdo.
La Grothundo Reks demande alrigardis la Grafinon, kiu surprize rigardis
al la ĉielo.
Ho, kion ŝi vidis! Alproksimiĝis enorma Am-Kolombo portanta en sia beko
amindan virbebon, kiu tute klare svingis sian maneton al la Grafino kaj
babiletis: mama mma mamma...
Samtempe
la liliputaro, kiu jam sciiĝis pri la afero, komencis ludi
festomarŝon kaj la koruso de la Flarsuloj ekkantis ĉarmegan
kanton:
Venu
Amatino mia, venu kun mi trans la montojn
kaj la Maron de
Sopiro.
Plenigu per Amo
la plej forajn angulojn de mia animo
kaj forigu el ili
la ombron de sopirado...
Via koro estos eterne mia
kaj la ritmo de ĝia batado
estas la forto subtenanta nian Vivon.
Venu Amatino mia, kaj plenigu
la oran pokalon de mia sopiro,
elspiru la spireton, kiu igos la Vivon
daŭri, kaj mankarese forigu la doloron..."
Zefiro forblovis la finon de la strofo al birdoj, kiuj ĝin ame ripetadis
kaj la floroj de la herbejo plibeliĝis per ĝi.
Malsupre de la ĉirkaŭfluganta birdego, sur la florumita korto de la
kastelo, liliputoj dancis la Malrapidan Valson de Ana-Matilda.
Kelkajn tagojn pli frue la Timida Kavaliro konstruis sur la
herbejon tre malgrandajn dancoplankon kaj orkestran podion.
Audiĝis polonezoj kaj sotizoj. Hambaj tonoj vibrigis la
aeron. De sur la ĉielo oni aŭdis kriojn de la granda birdo. La domkorvoj
Luno kaj Nokto estis alfiksantaj Grafinan blazonon al la ĵus
forĝita kastelpordego kiel signon pri Nova Vivo.
La Grafino preskaŭ ne kredis pri la vereco de la vidaĵo. Ŝi ekfrotis
siajn okulojn, sed la vidaĵo ne ŝanĝiĝis. Ĉion tion ĉi ŝi
nun simple devis kredi. La tute jam maldorma Grafino suriris la
balkonon, etendis siajn brakojn kaj prenis al sia brusto la
rozvangan infanon alportitan de la birdego.
La birdo donis al la Grafino birdkiseton ĉe la orelo kaj etendis siajn
gigantajn flugilojn. Per kelkaj fortaj flugilbatoj ĝi malproksimiĝis
kaj fariĝis nur punkto pli kaj pli malgrandiĝanta en la foraĵo.
La Grafino per sia mantelo ŝirme envolvis la
infaneton kaj pepante kuriozajn aferojn al ĝi ŝi reiris en sian
buduaron, kie ŝi estis atendata de la Timida
Kavaliro kaj ligna lulilo memfarita de la liliputoj. Ĝia interno
estis ornamita per bobenpuntaĵoj kaj floretoj, kaj ĝi ankoraŭ
odoretis je ligno.
Tiel ĉi la vivo en la kastelo kontinuis generacion post generacio. La
samaj scenoj de klopodemo kaj laboro estis ludataj denove kaj
denove, la samaj teneraj vortoj eldiriĝis en la kvieto de la
nokto, kiam la Matenstelo kaj Lunarko atestis la Amon kaj
Intimecon.
Sed plej grave estas, ke feliĉaj vivo kaj harmonio
pludaŭris en tiu ĉi fortreso de paco kaj amo.
Kaj tiel finiĝis la rakonto.
P.S.
artisto kaj verkisto, inventisto kaj iluziulo
Markku – Tapio Sarastamo (n. 1948) kreis kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj fantazian libron La Grafino kaj shia fantasta vivo.
La protagonistino aventuras en songheca mondo naive inteligenta, akompanate de diversaj nefikciaj kaj fabelaj estajhoj (la leganto mem cerbumu, al kiu kategorio chiu el ili apartenas). La tenere ekscita rakonto estas instrua kaj distra, unikaj ilustrajhoj vigligas la okazantajhojn kaj kondukas la leganton pli profunden en la fantastan mondon de la auhtoro.
Kvankam la fizikaj trajtoj de la rakonto povas esti konsiderataj
preskauh kosmaj, kontaktoj kaj similajhoj ankauh al nia chiutaga vivo
troveblas. La finna listo de specialaj konceptoj kaj vortoj meritas la
intereson de ajna leganto.
La esperanta traduko de la libro estas nova kultura atingajho. Ghi
proponas bonan porcion de la dauhre vivanta kaj evoluanta internacia
lingvo, kiun iniciatis en la 1870aj kaj 1880aj jaroj la pola okulisto
Ludoviko Lazaro Zamenhof.
(Tero Sallamo)